Babs, ankaŭ konata kiel «longdistanckuristo», skribis:
“Ankoraŭ! mi povis ridi tre multe; estas vere mojosa rezulto. Ĉu oni ne povas, por la subtitoloj, ankoraŭfoje ludigi la tuton, samtempe filmi ĝin kaj suprenteni malgrandajn ŝildojn?….”
Boneeega ideo:
Bedaŭrinde tamen pli malfacile realigebla: La bildo ja estas tre malhela, kaj la spireganta, ĉiam iom tro malrapida ŝildotenanto rimarkeble ĝenas la aŭskultan ĝuon!
Kaj, plie, la kartonŝildoj elĉerpiĝis …
… kaj pro tio, pezkore, mi tamen pluserĉis programaron por subtitoloj, kaj trovis unu: Jubler, publikaĵo de Panayotis Katsaloulis.
Nun finfine legeblas germanaj kaj anglaj (dankon, Bianca/Peter!) subtitoloj por «La okuloj de la scienco». Kaj, tamburorulado, ĉinaj subtitoloj por «La atako de la mortonubo» (dankas vin, André)!