Kio …

… diable!? La frenezuloj!! Kion ili faris!!! Ili ne estas pli bonaj ol tiuj, kiujn ili provis batali!

VIVO! Farite el acetonuloj!! BARBARE!!!

Tion mi pensis. Tion oni povus pensi, se oni vidas tiun botelon en superbazara bretaro … kaj kiel mi ne konas eĉ unu vorton de la italia. Post mallonga gustoprovo klaris al mi klaras: da vinagro, pura vinagro … (Imagu nun eksonadon de timekscita muziko.) …

… espereble!

Ho jes: Domaĝe, ke ne estas «Aceton» gravurita en la botelo; alikaze ĝi estus bonega rekvizito por la oferaĵoj je la acetonuloj!

Rozaj perspektivoj…

„…La unuopaj ekaperoj de balailstangosvingantaj pseŭdo-ĵedajoj amuziĝos nin ankaŭ en la estonteco. Komercan sukceson, tamen, ili ne elĝuos. Inter la gajnantoj estos duon-profesiulaj produktoroj, kiuj ofertas enhavon en la plej vasta senco altvalorajn – eĉ se nur por speciala niĉo, kiun eblas tutmonde merkatumi.“

el «Lieber umschalten» de Ulf Hannemann. In: Wired 02/2012, paĝo 85.

Nu, ekkomenci ni ja povas! Duon-profesie? Kun grandega peno: eble! Altnivelajn enhavojn?? Ho … «en la plej vasta senco» … jes!! Speciala niĉo??? Mi emas diri: AB-SO-LU-TE!!!

Nun ĉiuhore atendas liveradon de sakoj da spesmiloj! Dezirojn pri kion oni aĉetu per tiu monego bonvole komuniku per komentarioj!

Jen SX 1000…

Tiun strangetan sintezilon mi aŭkci-aĉetis kelkajn jarojn poste ĉe eBay. Ĝi ne tiom plensonas, kiom la Roland ProMars (la ununura sintezilo, kies sonon mi bone konas), sed ĝi estas rapide programebla kaj sonas sufiĉe ’70-jare ital-sciencfikcie!!!

Kaj kio taŭgus plie (ne nur muzike) por la epizodoj:


Pli da informo pri la JEN SX 1000 haveblas ekz. ĉe www.vintagesynth.com.

Granda frato …

Aĥĥĥ! Ial mi ĉiam malkontentis pro la aspekto de la titolo de la nova epizodo … Tiale mi nun ŝanĝis ĝin (havas sencon, ĉu ne?):

Samtempe mi (retroaktive) ŝanĝis ankaŭ ĉiujn imaĝojn de «Fuĝo» … tion farante mi iomete imagis esti Winston Smith de la Ministerio pri Vero. Mi esperas, ke mi nun ne ekhavos ĉiopovo-fantasmojn …